Mallonga rakonto pri rusa negocisto de XIX jarcento kiu disvolvigis en Rusio teon, tean komercon, tetrinkadon kaj estis amata aktivulo pri bonfarado. Aŭtoro:Vadim Biserov (Rusio)
Rozalinda laboras en restoracio, kaj Alekso eniras en tiu restoracio por renkonti lian koramikino Rozalia. Dank'al bongusta teo, Rozalinda edziniĝis… Aŭtoro: Alexandrine Omba Tshamena (Kongo Kinŝasa)
La avo rakontas al la nepino historion pri la unua loka esperantistino kun teotrinkado
Teofilo rutinas. En la teejo, kiun kutime li vizitas, konas Amelian danke al teon donata de sia amiko Amateo. La estro de la Teofilo petas pretigi raporton por la nokto. Teofilo atingas sian taskon. Sed tiu tago Amelia estas maltrankvila. Teofilo profitas la okazon kaj sendas specialan teon. Ili ambaŭ konas inter si sed dum la venontaj tri tagoj Amelia ne aperas. En Kolombio, nia historio estas prezentata de tri varmaj tasoj; tiu ĉokolada temas pri niaj kutimoj, tiu kafa temas pri nia societo kaj siaj influoj, kaj la tea taso ĉiam akompanis nin en la malvarmaj kaj enuigaj tempoj. Nuntempe, rilate al teo, herba teo estas kiu kutime estas inter ni (La kolombianoj).
Fraŭlino Fang Wenwen kaj fraŭlo Xie Chang'an estas geamantoj jam 3 jarojn. Wenwen ŝatas kafon kaj Chang'an teon. Kiel forta kafo Wenwen estas aventurema kaj deziras romantikan amon. Kiel freŝa teo Chang'an estas modesta kaj esprimas amon per simpla maniero. Komence altiris Wenwen la karakterizaĵo de Xie Chang'an, sed rapide la malsamo elstariĝis. Poste Wenwen amikiĝis kun fraŭlo Du Ling kaj rapide falis en la romantikan amon de Du Ling kaj finis la amrilatojn kun Chang'an. Trista Chang'an lasis teon al Wenwen kiel la lastan donacon. Pri amo Du Ling ne estis serioza. Wenwen ekkonsciis la amon profundan de Chang'an. Aŭtoro: Zhao Caifeng (Ĉinio)
Turkio estas bela lando apud Mediteraneo. Ĉi tie multe da kutimoj estas el Ĉinio,la plej tipa estas teo. Sed la kuira maniero estas ne sama kiel la Ĉina. ĉi tia teo estas malsama ol la ĉina verda kaj flora teoj, la gusto estas amareta.Tial turkoj kutime metas kelkajn sukerpecojn en glason.Tion ne ŝatas multe da ĉinoj ,kiuj loĝas en turkio. Sed amo povas ŝanĝi ĉion... Aŭtoro: Ba Jingke (Ĉino loĝas en Turkio)
"Mia mallonga filmo rilatas al la vivo kun teo. La vivo daŭras kaj certe ekzistas memorinda tempo kun teo. Personoj malrapide kreskas kaj maljuniĝas.Kaj same teo maturiĝas. Per la filmo mi volas ĝui mian memorindan tempon kun teo, esperas memorigi personojn repensi pri la bela memoro kun teo. Dankon" --Aŭtoro: HYEJIN OH (Sud-Koreio)
La filmo rakontas pri la amikeco inter Kim Jeong, alinomata Chusa, kaj Majstro Cho-ui, "la Sanktulo de Korea Teo". Ili kune komencis la epokon de korea tradicia tekulturo. Aŭtoro:Dong Wan Joo (Usono)
Originala mallonga amatora filmdokumento en la lingvo Esperanto, registrita dum Somera Esperanto-Studado en la urbo Nitra, Slovakio. Temas pri ĉarma teejo, kiu nomiĝas „Teejo de bonaj homoj" en urbo Nitra, kies posedantoj estas geedzoj Ondejčík. Aŭtoro:Pavol Kaščák (Slovaka Respubliko)
Originala mallonga filmo en la lingvo Esperanto, farita de Verda Stacio kaj junaj amatoraj aktoroj, lernantoj de la Baza lernejo en Bartošovice. En la ĉefa rolo kun Iveta Csibová (amatora aktorino). Aŭtoro:Pavol Kaščák (Slovaka Respubliko)
Muzika videofilmo. Aŭtoro de vortoj, muziko kaj muntis videon: Elena Piŝĉikiene (Litovio)Kantis: Pablo Diaz( Hispanio) Ludis gitaron: Huan (Argentino)Ludis gitaron kaj violonon: Edgar Piŝĉikas(Litovio)Filmis: Edvard Piŝĉikas kaj Anton Ŝuminskij (Litovio)Artistoj: Jevgenij Ŝuklin kaj Jolanta Tele(Litovio)Helpanto: Maksim Zolotin
La filmo prezentas vendejon kie oni vendas teojn. Virino kiu aĉetas teon estas enketita. Aŭtoroj:Bernard Walter (Italio)/ Bernard Valentin (Italio)
Knabo en rulseĝo eniras teejon kaj aĉetas varman teon por si, dum li tralegas ĉinlingvan libron. Knabino alvenas kaj eksidas je la sama tablo. Sed la du homoj ne komprenas unu la alian: Li parolas nur ĉine, ŝi itale! Ĉio solviĝas kiam la knabo ricevas telefonon en Esperanto. La knabino, mem denaska esperantisto, finfine povas babili kun li, kaj baldaŭ naskiĝas tre speciala amikeco inter ili… Aŭtoro:Fabio BETTANI (Italio)
La filmo rakontas pri rilatoj inter Teo kaj infana ludado kaj amikeco. Aŭtoro:Siyavash Karimzadeh (Irano)
La filmo rakontas pri sola viro, kiu alfrontas decidon. Emad estas kvieta taksia ŝoforo, li baldaŭ blindiĝos pro malsano. Li perdis koramikinon nomatan Roya. Iunokte li konatiĝis kun fraŭlino nomata Rahba, pro la renkontiĝo li faras decidon. Aŭtoroj: Mohamad ali Hosseini (Irano)/ Hossein Falah Abadi (Irano)
La filmo komencas kun teo-kampoj en la norda de Irano. Tie ekzistas verdaj kaj belaj pejzaĝoj. Poste mi montras farmistojn kiuj laboras sur la tero kaj kolektas teajn foliojn. En fin-parto estas tradicia teo-domo kaj geamuloj kiuj drinkas teon kun amo. Aŭtoro:Farshideh Arabshahi (Irano)
La ceremonio pri la teo estas same al la amo, ĉar ili estas sincera, utila kaj volanta, ili kuniĝas en unu vorto TEOAMO Aŭtoro:Rafael Rodolfo Cabrera Espinosa (Kubo)
Teo kiel la amo fariĝas la homo ekstraordinara kaj speciala, ĉar ambaŭ kun la bongusto kaj oloro de siaj folioj. Aŭtoro:Daniel Rodolfo Reyes Cañete (Kubo)
Dum romantika vintra promenado en parko junulo varmigas amatinon per teo kaj petas ŝiajn manon kaj koron. Aŭtoro:Olga Ŝilajeva(Rusio)
Montrante infuzadon kaj trinkadon de teo, la filmo rakontas pri tradicia teo ŝatata de koreoj. Ili ofte kuiras kaj kuntrinkas malvarman teon, tio estas la konsistiga parto de la korea kulturo, ankaŭ tradicio heredata de la antikveco. Precipe en malvarmaj tagoj ili sin varmigas per teo. Troviĝas multaj specoj kaj efikoj de koreaj teoj. Koreanoj ŝatas sidi kune, kaj gustumi teon kaj gaje babili, kio estas la bona moro de amikeco inter najbaroj. Aŭtoro: SHIN Chun-ho (Sud-Koreio)
La filmo notis veran amrakonton kaj ĝi estas vera kaj miela kun signo de ĉina miljara kulturo. La amrakonto atestas la rilatojn inter teo kaj amo. Aŭtoro: Abelardo Juan Martín Montiel (Argentino)
Temas pri mallonga muntado de desegnaĵoj farita komputile per la autoro. Ĝi rakontas etan fabelon pri la rilato inter la homoj kaj la plantoj kaj kiel oni uzas ĝin por montri niajn sentojn. La amo estas stranga, fragila kaj ĉiopova sento. Oni neniam scias kiam kaj kie ĝi aperos, pro tio oni devas esti preta por tiu aventuro. La historio intecas montri ke kio plej gravas en ĉiuj sentoj estas la agoj kiuj ili kaŭzas, tiel la amo nur estas efika kaj vera se venas kun sincera klopodo por feliĉigi aliulojn. Aŭtoro:Juliana Evandro (Brazilo)
Erika estas japandevena brazilano el brazila San-Paŭlo. Ŝi lernas te-ceremonion. Florencia estas argentinanino kaj preskaŭ ĉiutage trinkas mateon. Aline estas anino de Rio-de-Ĵanejrano. Ili renkontiĝis en Portugalio kaj decidis vojaĝi al Sintra, la urbeto de Portugalio. En Sintra, fotilo de Florencia estis ŝtelita. En strato Erika faris te-ceremonion, tial teo fariĝis la ceremonio por purigi animon, profundigi amikecon kaj adiaŭi al la pasinteco. Aŭtoroj:Erika Kobayashi e (Argentino) / Florencia Carrizo (Brazilo)
Jean-Luc estas vekita per telefono kaj mensogas pri tio ke li legas kaj faris teon. Kiam lia amikino proponas iri trinki teon kun li, li ordigas loĝejon sed ekscias ke li ne plu havas teon en Hejmo. Li rapide iras aĉeti teon el maŝino en trajnstacio sed ĝi ne funkcias. Tiam alvenas ankaŭ lia amikino en stacio, kaj li diras ke li venis por inviti ŝin trinki teon ekstere. En fino oni vidas ke li daŭre havas hejmŝuojn. Aŭtoroj: Eric Languillat (Francio)/ Marta Wierzbowska (Pollando)
Por esperantistoj en Svitavy estas konektiĝo de teo kaj amo la plej belega konstruaĵo en la urbo, La Domo de Ottendorfer. Kial? Vi vidos...krom ilia amo al esperanto, ĉiu membro havas aliaj hobioj, kiuj ili prezentos... Aŭtoro:Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy
"Kiel estis tiel bone priskribita de la konkurso mem, laŭ kiu teo estas simbolo de amo, tiel mi venas kontribui per mia laboro, ke, kiam oni parolas pri amo, ni ankaŭ memoras pri poezio. Ni esprimas amon profunde ĝis la memoro pri gradiozaj aferoj, kiuj faris historion en la mensoj kaj koroj de tiuj, kiuj amas, ĉu per parola esprimado ĉu pure per la silento de simpla teo-gustumado. Kaj por paroli pri tiu temo, tiu amo, tiu fandado de teo kaj amo, mi ne povis ne mencii la faman Riveron de poezio, ĉar jam multaj inspiriĝis pro ĝi por finfine fari laborojn, kiuj vekas la amon al la proksimulo - la amon al sennombraj popoloj, vekitan de konkurso kiel tiu ĉi. Mi anticipe gratulas al la organizantoj de la Ĉina Radio Internacia. Laŭ mi la ago trinki bonan teon estas la ago ami la vivon, ĉar la teoamanto enigas sanon por daŭre ami kaj esti amata." --Aŭtoro:Carlos Alberto dos Santos (Brazilo)
Floroj, aromo, folioj, kaj belecoj faritaj de la momenta TEO, naskiĝi variaj koloroj, kaj orelsonoj al la amo. Aŭtoro: Geraldo Magela Silva dos Santos (Brazilo)
Simpla animacio uzanta La himno de Esperanto (nova stilo),en homajhe al konkurso. Aŭtoro: Geraldo Magela Silva dos Santos (Brazilo)
"Mi volis montri kiel em lando ke la tradicio de Teo ne estas tiel forta ĝi ankaŭ signifas amon." ---Aŭtoro: Ana Maria da Costa Ribeiro (Brazilo)
Ne estas la vivo teo kaj amo, sed la vivon riĉigas teo kaj amo. La ĉefrolulino revis pri amo kun iu viro, nur ĉar liaj manoj taŭgas por infuzi teon. Ĉu lin aŭ teon ŝi amas? Kun teo en juneco ŝi atendas sian koramikon. Se ne aperos li, ne maljuniĝos ŝi. Aŭtoroj: Li Jun (Ĉinio) Kong Yanting (Ĉinio)